Barack Obama povas ĉesigi la ekonomiajn sankciojn sen la interkonsento de la Usona Kongreso sed li rifuzas fari tion. Normaligo de rilatoj okazas se Vaŝingtono ĉesigas ekonomiajn sankciojn, redonas Guantanamon al la kubanoj, ĉesigas la financadon de interna opozicio en la insulo kaj nuligas la kuban alĝustigleĝon. Tiuj ĉi kialoj estas klare indikaj, ke la normaligo de rilatoj estas nur daŭrigo de la pasinta politiko de "reĝimŝanĝo" en Kubo.
Salim Lamrani, en intervjuo kun Khamenei.ir, parolas pri la usona-Kuba rilatoj kaj kiel tiuj rilatoj estas la daŭrigo de la pasintaj doloraj usonaj politikoj kontraŭ Kubo.
Salim Lamrani havas PhD en Iberiaj kaj Latin-Amerikaj Studoj ĉe la University of Paris IV-Sorbonne (Universitato de Paris IV-Sorbonne) kaj estas ĉefpreleganto ĉe la Universitato de La Reunion. Lia lasta publikigo estas Kubo, la Amaskomunikilaro, kaj la Defio de Senpartieco.
– Kiel vi opinias, ke Usono uzas sankciojn kaj intertraktadojn por infiltri siajn malamikojn? Ĉu vi povas doni ekzemplojn pri kiel Usono uzis ĉi tiujn ilojn por enfiltri Kubon?
La ĉefa celo de usona politiko al la insulo estis renversi la Kuban Revolucion. De 1959 ĝis 1991 tio estis kaŝita celo. Ekde la efektivigo de la Torricelli-Leĝo en 1992, ĝi fariĝis publika. Vaŝingtono volas "ŝanĝon de reĝimo" en Kubo. Unu el la iloj uzataj por atingi ĉi tiun celon estas ekonomiaj sankcioj. Temas pri sankcioj, kiuj tuŝas ĉiujn kategoriojn de la kuba loĝantaro kaj konsistigas la ĉefan malhelpon al la disvolviĝo de la insulo.
-Parolante al VOA vi traktis kiel Usono provis izoli Kubon internacie, sed fakte, la sankcioj izolis Usonon; ĉu vi plu klarigus ĉi tion?
Vaŝingtono trudis sankciojn destinitajn por damaĝi kaj izoli Kubon. Dum la Malvarma Milito ĝi estis efika en izolado de la Insulo. Sed hodiaŭ ĉi tio fariĝis malmoderna politiko. Usono estas preskaŭ sola en sia pozicio kontraŭ Kubo. La internacia komunumo kondamnas la eksteran politikon de Usono al Kubo. En 2015, por la 24-a sinsekva jaro, 191 el 193 nacioj voĉdonis kontraŭ la ekonomiaj sankcioj truditaj al la kuba popolo dum la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Eĉ la plej lojalaj aliancanoj de Usono petis politikan ŝanĝon al Kubo.
Enlande, 70% de la usona loĝantaro favoras normaligon de rilatoj kun Kubo ĉar ili ne komprenas kial ilia registaro malpermesas al ili vojaĝi al la kariba insulo, dum ĝi permesas al ili iri al Ĉinio, Vjetnamio aŭ Nord-Koreio.
Usonaj korporacioj kontraŭstaras ekonomiajn sankciojn ĉar ili vidas naturan markitan de 11 milionoj da homoj, nur 90 mejlojn for, ĉirkaŭita de internaciaj kompanioj.
– En la libro “La Ekonomia Milito Kontraŭ Kubo: Historia kaj Jura Perspektivo pri la Usona Blokado”, vi priskribas usonajn ekonomiajn sankciojn kiel kruele desegnitajn por ilia malutila efiko al la kuba popolo. Kiel Usono damaĝis kuban popolon per ekonomia blokado?
Pli ol 70% de la kuba popolo naskiĝis sub ĉi tiu ekonomia sieĝa stato. La efiko estis katastrofa. Ni prenu nur la sansektoron. Preskaŭ 80% de ĉiuj patentoj donitaj en la medicina sektoro estas eldonitaj al usonaj farmaciaj multnaciaj kaj iliaj filioj, kio donas al ili virtualan monopolon. Kubo ne povas akiri aliron al ĉi tiuj medikamentoj pro la blokado trudita de la registaro de Usono.
Iuj specifaj kazoj permesos al ni kompreni la multajn malfacilaĵojn alfrontatajn de Havano por konservi funkciantan sansistemon. Ekzemple, kubaj oftalmologiaj servoj ne kapablas uzi transpupilaran termoterapion en la kuracado de infanoj suferantaj de kancero de la retino. Efektive, Kubo estas malhelpita akiri la kirurgian mikroskopon kaj aliajn ekipaĵojn necesajn por ĝia kuracado, ĉar ĉi tiuj produktoj estas venditaj ekskluzive de la usona kompanio, Iris Medical Instruments. Tiel, sen ĉi tiu teknologio, fariĝas neeble efike trakti ĉi tiun tumoron.
Studo farita de la Amerika Asocio por Monda Sano (AAWH), kies honora prezidanto estas Jimmy Carter, rimarkas, ke la punoj “malobservas la plej bazajn interkonsentojn kaj internaciajn konvenciojn, kiuj estis faritaj por protekti homajn rajtojn, inkluzive de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj (Artikolo 5), la Ĉarto de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (Artikolo 16) kaj la Artikoloj de la Ĝenevaj Konvencioj kiuj reguligas la traktadon de civiluloj en milita tempo." "Humana katastrofo estis evitita nur ĉar la kuba registaro konservis" sansistemon kiu "estas unuforme konsiderata kiel la plej elstara modelo de la Tria Mondo".
Kaj ĉi tio estas nur unu ekzemplo.
-Parolante al VOA vi argumentis, ke malgra la normaligo de la ligoj kun Kubo, la sankcioj ankoraý validas; ĉu vi povas diskuti ĉi tion detale?
Ni ne povas paroli pri "normaligo" ĝis nun. Estas procezo al normaligo, kiu komenciĝis en decembro 2014. Estas ankoraŭ longa vojo por vojaĝi. Ekonomiaj sankcioj devas esti nuligitaj. Paŝoj estis faritaj al ĉi tiu celo, sed la reto de sankcioj daŭre validas.
Kiel Prezidanto de Usono, Barack Obama havas la plenuman povon ĉesigi 90% de la ekonomiaj sankcioj. Ekzemple, li povus permesi usonajn kompaniojn komerci kun kubaj kompanioj. Li povus permesi al Kubo aĉeti varojn sur la internacia merkato varojn, kiuj enhavas pli ol 10% de usonaj partoj. Li ankaŭ povus permesi vendon al Kubo per kredito por neagrikulturaj produktoj.
Estas tre malmultaj sektoroj, kiujn Obama ne povas atingi sen la interkonsento de la Usona Kongreso. Fakte estas kvar:
1. Obama ne povas permesi al usonaj civitanoj vojaĝi al Kubo kiel simplaj turistoj.
2. Li ne povas permesi la vendon de usonaj manĝaĵoj per kredito.
3. Li ne povas permesi al filioj de usonaj kompanioj situantaj en triaj landoj komerci kun Kubo.
4. Li ne povas permesi la komercon kun kubaj kompanioj, kiuj iam estis usonaj kompanioj antaŭ la ŝtatigo de la 1960-aj jaroj.
Por punkto 1, estas solvo: Li povas plivastigi la difinon de la kategorioj de usonaj civitanoj permesitaj iri al Kubo. Estas 12 kategorioj de vojaĝoj permesitaj, kiel kulturaj, akademiaj, profesiaj, diplomatiaj, sportaj, ktp. Ekzemple, li povus plivastigi la difinon de "kultura vojaĝo" kaj diri, ke ĉiuj usonaj civitanoj kiuj iras al Kubo kaj vizitas muzeo estas konsiderotaj kiel "kulturaj vojaĝantoj".
Por punkto 2, Obama povas permesi la vendon de ĉiuj aliaj produktoj per kredito.
Por punkto 3, se Obama permesas normalan komercon inter usonaj kaj kubaj kompanioj, Kubo ne devos aĉeti, ni diru, Ford-kamionojn en Panamo, se eblas aĉeti ilin rekte en Usono.
Por la punkto 4, la obstaklo ne estas aparte signifa ĉar nur kelkaj el la entreprenoj iam ŝtatigitaj ankoraŭ funkcias en Kubo. Unuvorte, Barack Obama povas ĉesigi la ekonomiajn sankciojn.
Aliflanke, aliaj demandoj devos esti solvitaj kiel Guantanamo, la Kuba Alĝustigo-Leĝo, la financado de la disidentoj, ktp.
-En la realo, ĉu eblus normaligi la ligojn kun la usona registaro, kiu iam kaj por longe provis damaĝi kuban popolon per sankcioj?
Ĉio dependas de Usono Gravas memori, ke tio estas nesimetria konflikto kun malamika potenco damaĝanta malgrandan landon, kiu neniam atakis ĝin. Vaŝingtono trudis ekonomiajn sankciojn ekde 1960. Ĝi ankaŭ kontraŭleĝe okupas Guantanamon. La usona registaro financas internan opozicion por atingi "reĝimŝanĝon". Ĝi ankaŭ instigas kontraŭleĝan elmigradon per la kuba alĝustigo-leĝo, leĝo kiu kondiĉas ke ĉiu kubano, kiu povas sukcesi alveni al Usono, aŭtomate ricevas konstantan loĝadon.
Do, se Vaŝingtono ĉesigus la ekonomiajn sankciojn, redonus Guantanamon al la kubanoj, ĉesigus la financadon de interna opozicio sur la insulo kaj nuligos la kuban alĝustigan akton, ĝi malfermus la vojon al plena normaligo de la rilatoj.
Vaŝingtono devas observi la internacian juron kaj bazi siajn rilatojn kun Kubo sur tri fundamentaj principoj: egala suvereneco, reciprokeco kaj neenmiksiĝo en internajn aferojn. Usono ankaŭ devas akcepti, ke Kubo estas sendependa lando kun malsama politika sistemo kaj socia modelo kaj ke ĝi estas libera elekti sian propran internan kaj eksteran politikon. Tiuj ĉi kondiĉoj ne estas intertrakteblaj por Kubo.
-Kiel sciencaj kaj teknologiaj novigoj povas malpliigi la potencon de ekonomiaj sankcioj?
Esplorado povas, en certaj cirkonstancoj, permesi al ni trovi alternativojn al sankcioj. Sed ne eblas subtaksi la kruelecon de ekonomiaj sankcioj, precipe ĉe vundeblaj homoj, kiel infanoj, gravedaj virinoj kaj maljunuloj. Ĉiuj scias, ke sankcioj vundas la homojn kaj ne la registaron. Tial estas malmorale trudi ilin al civiluloj.
-Kiel sendependaj landoj povas batali usonan politikon de ekonomia blokado?
Bona maniero estas montri la tragikan efikon de ekonomiaj sankcioj sur civiluloj. La plej drama ekzemplo estas Irako, kie internaciaj organizaĵoj raportas, ke pli ol du milionoj da homoj, inter ili unu miliono da infanoj, mortis pro usonaj ekonomiaj sankcioj.
Mi ripetas, estas absolute malmorale trudi sankciojn al tuta lando, ĉar la unuaj, kiuj suferos, estos la plej delikataj grupoj.
ZNetwork estas financita nur per la malavareco de siaj legantoj.
Donaci