Al movadoj serĉantaj fundamentajn ŝanĝojn ĉiam mankis la militaj rimedoj kaj ankaŭ la amaskomunikiloj de siaj kontraŭuloj, kaj ni ne diferencas. En Usono la aboliciistoj, la sufragistoj, la 40-hora laborsemajnaj movadoj, kaj multaj aliaj ĉiuj malhavis signifan armean potencon sed anstataŭe havis la potencon de kreskantaj nombroj, kaj kreskanta kompreno kaj organizo.
Ni povas kontraŭi ilian militan forton kreante kondiĉojn en kiuj por ili ekzerci perforton kostus al ili pli ol ĝi gajnus ilin. Kial registaroj en la tuta mondo ne simple malfermis fajron la 15-an de februaro? Pafi estus sproninta pli da rezisto ol ĝi limigis. Oni kontraŭas la masivan pafforton de la ŝtato kaj aliaj koncentritaj centroj de influo kunvenante ĉiam kreskantajn nombrojn da disidentoj kiuj havas ĉiam pli grandan engaĝiĝon kaj konscion.