En la akademiaj sociaj sciencoj, almenaŭ en Usono, tiuj demandoj apenaŭ ekzistas. Kiam la ĉi-jara Nobelpremiito pri ekonomio [MIT-ekonomiisto Paul Samuelson] konsideras la gamon de eblaj ekonomiaj sistemoj, li vidas spektron kun kompleta malpermeso ĉe unu ekstremo kaj totalisma diktaturo de produktado ĉe la alia. Supozante ĉi tiun kadron, la koncerna elekto por politiko hodiaŭ estas determini kie laŭ tiu ĉi spektro devas ĝuste kuŝi nia ekonomio.10 Sendube oni povas loki ekonomiajn sistemojn laŭ tiu ĉi skalo. Estas tamen aliaj dimensioj, laŭ kiuj la polusaj kontraŭoj de Samuelson falas ĉe la sama ekstremo: ekzemple, la spektro kiu metas rektan demokratan kontrolon de produktado ĉe unu poluso kaj aŭtokratecan kontrolon, ĉu de ŝtata aŭ privata kapitalo, ĉe la alia. En ĉi tiu kazo, kiel tiel ofte, la formuliĝo de la gamo da alternativoj mallarĝe limigas la koncernan elekton por politiko.
10. Paul Samuelson, Ekonomiko, 6-a red. (New York: McGraw-Hill Book Company, 1964), p.39