Hodiaŭ mi havis la privilegion spekti la imponan paradon, per kiu nia popolo rememoris la Kvindekan Datrevenon de la proklamo de la Socialisma karaktero de la Revolucio kaj la Venko de Playa Girón.
La Sesa Kongreso de la Komunista Partio de Kubo ankaŭ estis malfermita hodiaŭ.
Mi tre ĝuis la detalan rakonton pri la parado same kiel la muzikon, gestojn, vizaĝojn, inteligentecon, galantecon kaj batalan spiriton de nia popolo. Mi ĝuis ankaŭ vidi la feliĉan vizaĝon de Mabelita, sidanta sur sia rulseĝo, kaj la infanoj kaj adoleskantoj de “La Colmenita”, kiuj multfoje multiĝis.
Indas esti vivinta por spekti ĉi tiun spektaklon hodiaŭ kaj ankaŭ indas memori eterne tiujn, kiuj mortis por fari ĝin okazi.
Hodiaŭ posttagmeze, dum la malfermo de la Sesa Kongreso, mi povis rimarki en la vortoj esprimitaj de Raŭlo kaj la vizaĝoj de la delegitoj al tiu evento, la plej grava de nia Partio, la saman senton de fiero.
Mi povus esti ĉe la Placo de la Revolucio eble dum unu horo sub la suno kaj la varmego, sed ne tri horojn. Mi povus senti min altirita de la homa varmo, kiu kreiĝis tie, kaj tio estus por mi dilemo.
Kredu min; doloris min, kiam mi vidis, ke kelkaj el vi suprenrigardas, penante trovi min ĉe la tribuno. Mi pensis, ke vi ĉiuj komprenos, ke mi ne plu povas fari tion, kion mi faris tiom da fojoj.
Mi promesis al vi, ke mi estos soldato de la ideoj, kaj mi povas ankoraŭ plenumi tiun devon.
ZNetwork estas financita nur per la malavareco de siaj legantoj.
Donaci